EVANGELIO LAŬ TOMASO

Origine angligita el la kopta kaj la greka de Samuel Zinner,
Esperantigita el la angla en 2025

1 Serĉado kaj trovado en la regno; 2 Serĉado kaj trovado en la regno; 3 Serĉado kaj trovado en la regno; 4 Malgranda kaj granda en la regno; 5 La lumo de pento; 6 Kaŝado kaj malkaŝado; 7 Spirita blindeco kaj nescio;


1. Serĉado kaj trovado en la regno

Jen la kaŝitaj diraĵoj de la vivanta Jesuo. Kaj li skribis ilin, nome Judaso Tomaso la Ĝemelo.

1 Eĉ li diris al Jesuo, “Kiu trovos la interpreton de ĉi tiuj diraĵoj ne gustumos morton.”

2 Jesuo diris al Tomaso, “Kiu serĉas la interpreton de ĉi tiuj diraĵoj, ne ĉesu serĉi ĝis li trovos; kaj trovinte li estos maltrankviligita; kaj maltrankviligite li miros; kaj mirante li regos ĉion; kaj regante li ripozos.”

3 Jesuo diris, “Se tiuj, kiuj misgvidas vin, dirus al vi, ‘La regno, jen ŝi estas en la ĉielo,’ tiam la birdoj de la ĉielo enirus ŝin antaŭ vi. Se ili dirus al vi, ‘La regno, jen ŝi estas en la maro sub la tero,’ tiam la fiŝoj de la maro enirus ŝin antaŭ vi. Anstataŭe, la regno, jen ŝi estas en vi kaj ekster vi. Kiu konas sin, trovos ĉi tion. Kiam vi konos vin, tiam vi estos konataj de Dio, kaj vi scios, ke vi estas gefiloj de la vivanta Patro. Sed se vi ne konus vin, vi loĝus en malriĉo, kaj vi estos tiu malriĉo.”

4 Jesuo diris, “Erudiciulo antikva je tagoj ne hezitos demandi al infano aĝanta sep tagojn pri la loko de vivo, kaj ĝi . Ĉar ĉiuj, kiuj estas unuaj, fariĝos lastaj, kaj ĉiuj, kiuj estas lastaj, fariĝos unuaj, kaj ili estos unu, la samaj.”

5 Jesuo diris, “Konu, kio estas antaŭ via vizaĝo, kaj kio kaŝiĝas de via vidpovo, malkaŝiĝos videble al vi. Ĉar nenio estas kaŝita, kio ne fariĝos videbla, kaj nenio estas enterigita, kio ne estos levita.”

6 Liaj disĉiploj demandis lin kaj diris al li, “Kiel ni fastu? Kaj kiel ni preĝu? Kaj kiel ni almozdonu? Kaj kiujn regulojn pri manĝaĵoj ni observu?” Jesuo diris, “Ne mensogu, kaj faru nenion, kiun vi malamus, ĉar ĉio estas malkaŝita en la ĉeesto de Ĉielo. Ĉar nenio estas kaŝita, kio ne estos manifestita. Kaj nenio estas kovrita, kio ne estos malkaŝita.”


2. Ĉielo, tero, fajro, trinkaĵo kaj manĝaĵo el besto kaj vegetaĵo

7 Jesuo diris, “Bonŝanca estas la leono manĝota de viro, kaj ĉi-kaze la leono fariĝos viro; sed malbonŝanca estas la viro manĝota de leono, kaj la leono fariĝos viro ankaŭ ĉi-kaze.”

8 Jesuo diris, “ estas kiel saĝa fiŝkaptisto, kiu ĵetas sian reton en la lagon; li suprentiris ĝin plena je fiŝoj de la lago. Inter ili la saĝa fiŝkaptisto trovis bonan grandan fiŝon. Li reĵetis ĉiom de la malgrandaj fiŝoj en la lagon; li elektas la grandan fiŝon sen ĉagreno. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.”

9 Jesuo diris, “Jen la semanto eliris, li plenigis siajn manojn kaj disĵetis. Kelkaj ja falis sur la vojon. Venis la birdoj, ili kolektis ilin. Aliaj falis sur ŝtonojn, kaj ne sendis radikojn malsupren en la teron, kaj ne elsendis spikojn atingantajn la ĉielon. Kaj aliaj falis sur dornojn; ili sufokis la semon, kaj vermoj manĝis ilin. Kaj aliaj falis sur bonan teron, kaj ĝi produktis bonajn fruktojn, kiuj atingis la ĉielon. Ĝi donis sesdekoble po mezuro kaj cent-dudekoble po mezuro. Kiam la grajno malfermiĝis, li alvenis kun hasto, sia falĉilo en mano; li rikoltis ĝin. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

10 Jesuo diris: “Mi ĵetis fajron sur la mondon, kaj jen mi gardas ĝin ĝis ĝi brulos.”

11 Jesuo diris, “Ĉi tiu ĉielo forpasos, kaj tiu supra ĝi ankaŭ forpasos. Kaj tiuj, kiuj mortis, ne vivas, kaj tiuj, kiuj vivas, ne mortos. La tagojn, kiam vi manĝis, kio estas morta, vi vivigis ĝin. Kiam vi manĝas, kio estas vivanta, kion vi faros? La tagon, en kiu vi estis unu, vi fariĝis du; sed kiam vi fariĝos unu, kion vi faros.”

12 La disĉiploj diris al Jesuo, “Ni scias, ke vi foriros kaj estos ekster nia atingo. Kiu tiam estos la plej granda super ni?” Jesuo diris al ili, “Kie ajn vi estos, vi iros al Jakobo la Justulo, tiu, pro kiu ĉielo kaj tero estiĝis.”

13 Jesuo diris al siaj disĉiploj, “Komparu kaj diru al mi, al kio mi similas.” Simono Petro diris al li, “Vi estas kiel honesta anĝelo.” Mateo diris al li, “Vi estas kiel viro, saĝa filozofo.” Tomaso diris al li, “Mastro, mia buŝo neniom lasos min diri, al kio vi similas.” Jesuo diris, “Mi ne estas via mastro; ĉar vi drinkis, vi ebriiĝis per la bobelanta fonto, kiun mi mezuris.” Kaj li flankenmetis lin kaj retiriĝis kaj diris al li tri aferojn. Sed kiam Tomaso alvenis al siaj amikoj, ili demandis lin, “Kion diris Jesuo al vi?” Tomaso diris al ili. “Se mi dirus al vi unu el la aferoj, kiujn li diris al mi, vi kolektus ŝtonojn kaj ĵetus ilin sur min, kaj fajro elirus el la ŝtonoj kaj bruligus vin.

14 Jesuo diris, “Se vi fastas, vi naskos pekon, kaj se vi preĝas, vi kondamniĝos, kaj se vi almozdonas, vi damaĝos vian proprajn spiritojn. Kaj en iu ajn lando, kiun vi eniros, kiam vi iras tra la kamparoj, se oni akceptos vin kun saluto de paco, manĝu ĉion, kio metiĝos antaŭ vin; sanigu la malsanulojn inter ili. Ĉar, kio eniras vian buŝon, tio ne malpurigos vin; sed tio, kio eliras el via buŝo, tio malpurigos vin.

8 La kopta diras “Viro…” anstataŭ “La regno…” Zinner pretendas, ke tio estas ebla skribista eraro.

9 “Kiam la grajno malfermiĝis…” estis origine la finaj frazoj de la verso 21a. Ĝi eble erare transmetiĝis tie anstataŭ ĝia ŝajne pli konvena loko ĉe la fino de la verso 9a.


3. Kliniĝado, falado, kaj starado; la komenco kaj la fino

15 Jesuo diris, “Kiam vi rigardas lin, kiu ne naskiĝis de virino, klinu vian vizaĝon al la grundo kaj adoru lin, ĉar tiu estas via Patro.”

16 Jesuo diris, “Eble homoj pensas, ke mi venis por ĵeti pacon sur la mondon, sed ili ne komprenas, ke mi venis por ĵeti diversajn dividojn sur la mondon: fajron, glavon, militon. Ĉar kvin estos en domo; tri estos kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri; la patro kontraŭ la filo, kaj la filo kontraŭ la patro, kaj ili staros solaj.”

17 Jesuo diris, “Mi donos al vi, kion okulo ne vidis, kaj kion orelo ne aŭdis, kaj kion mano ne tuŝis, kaj kio ne eniris en la homan menson.”

18 La disĉiploj diris al Jesuo, “Diru al ni, kiel estos nia fino.” Jesuo diris, “Ĉu vi do klarigis, kio estas la komenco, por ke vi demandu pri la fino? Ĉar, kie estas la komenco, tie estiĝos la fino. Benata estas li, kiu staros en la komenco, kaj li scios la finon, kaj ne gustumos la morton.”

19 Jesuo diris, “Benata estas li, kiu ekzistis de la komenco antaŭ ol li ekzistis. Se vi ekzistos kiel miaj disĉiploj, kaj se vi aŭskultos miajn vortojn, ĉi tiuj fariĝos viaj servantoj, ĉar al vi apartenas kvin arboj el la paradizo, kiuj ne tremas somere kaj vintre, kaj iliaj folioj ne defalas. Kiu konos ilin, tiu ne gustumos la morton.”


4. Malgranda kaj granda en la regno

20 La disĉiploj diris al Jesuo, “Diras al ni, kiel estas la kazo de la regno de la ĉielo.” Li diris al ili, “Ŝia kazo estas kiel sinapa semo; ĝi estas la plej malgranda semo el ĉiuj semoj. Kiam tamen ĝi falas sur la teran preparitan por ĝi, ĝi elsendas grandan branĉon, kiu fariĝas ŝirmo por la birdoj de la ĉielo.

21 Maria diris al Jesuo, “Kiel estas la kazo de viaj disĉiploj?" Li diris, “Ilia kazo estas kiel tiu de malgrandaj infanoj loĝantaj en kampo, kiu ne apartenas al ili. Tial mi diras, se la posedantoj de la kampo venas, ili diros, ‘Redonu nian kampon al ni.’ Ili senvestiĝas antaŭ ili, tiel redonante ilian kampon al ili. Tial mi diras, ke se la poseantoj de la domo scias, ke la ŝtelisto venas, li viglos antaŭ ol li venos, kaj ne lasos lin fosi en la domon de la regno por preni lian posedaĵon. Sed vi rigardu ĉion antaŭan. Zonu viajn lumbojn per granda potenco, por ke la ŝtelistoj ne malkovru vojon por veni al vi, ĉar ili trovos la posedaĵojn, kiujn ili serĉas. Estu komprenemulo inter vi.

22 Jesuo rigardis iujn bebojn memsuĉantajn. Li diris al liaj disĉiploj, “Ĉi tiuj beboj, kiel ilia kazo estas, tiel estas la kazo de tiuj, kiuj eniras la regnon.” Ili diris al li, “Do se ni estas beboj, ĉu ni eniros la regnon? Jesuo diris al ili, “Kiam vi faros la du en unu, en la saman, tiel ke la vira ne estas vira, kaj la ina ne estas ina, kiam vi metos okulojn en la propran lokon de okulo, kaj manojn en la propran lokon de mano, kaj piedon en la propran lokon de piedo, bildon en la propran lokon de bildo, tiam vi eniros la regnon.”


5. La lumo de pento

23 Jesuo diris, “Mi elektos vin, unu el mil, du el dek mil, kaj ili staros, estante unu, la sama.”

24 Liaj disĉiploj diris, “Direktu nin al la loko, kie vi estas, ĉar ni bezonas serĉi ĝin.” Li diris al ili, “Kiu havas orelojn, tiu aŭdu. Lumo loĝas en viro de lumo, kaj li estas lumo al la tuta mondo. Se li ne estas lumo, li estas mallumo.”

25 Jesuo diris “Amu vian fraton kiel vian animon. Gardu lin kiel la pupilon de via okulo.”

26 Jesuo diris, “Vi vidas la lignareton en la okulo de via frato, sed la trabon en via okulo vi ne vidas. Kiam vi eltiros la trabon el via propra okulo, tiam vi povos vidi por forigi la lignereton el la okulo de via frato.”

27 Jesuo diris, “Se vi ne fastos de la mondo, vi ne trovos la regnon; se vi ne observos la Sabaton de Sabatoj, vi ne vidos la Patron.”

28 Jesuo diris, “Mi staris meze de la mondo, kaj mi eliris kaj aperis al ili persone. Mi trovis ilin ebriaj, ĉiun el ili; mi ne trovis eĉ unu soifanta. Kaj mia animo funebris pro la infanoj fe la homaro, ĉar iliaj mensoj estas blindigitaj, kaj ili ne vidas, ĉar ili eniris la mondon malplena, kaj ili celas forlasi la mondon malplena. Sed nun ili estas ebriaj; tamen kiam ili elebriiĝos de ilia vino, tiam ili pentos.”

29 Jesuo ditis, “Estas miro, se la karno ekekzistis por la spiritol sed estas la plej granda miraklo, se la spirito ekekzistas por la korpo. Sed miras, kiel ĉi tiu granda riĉeco loĝas en ĉi tiu malriĉeco.”


6. Kaŝado kaj malkaŝado

30 Jesuo diris, “En la loko, kie estas tri dioj, ili estas dioj. En la loko, kie estas du aŭ unu, mi estas kun li. Levu la ŝtonon, kaj vi trovos min tie; disŝiru la arbon, kaj mi estas tie.”

31 Jesuo diris, “Profeto ne estas akceptita en sia vilaĝo; kuracisto ne kuracas tiujn, kiuj konas lin.”

32 Jesuo diris, “Urboj konstruataj sur alta monto, kiuj estas fortikigitaj, neniel povas fali, nek ŝi povas kaŝiĝi.”

33 Jesuo diris, “Kion vi aŭdas en via orelo, parolu de alia loko; proklamu ĝin de viaj tegmentoj. Ĉar oni ne ŝaltas lampon kaj metas ĝin sub korbon, nek oni metas ĝin en kaŝitan lokon. Sed male oni metas ĝin sur la lampotableton, por ke, kiu eniras aŭ eliras, vidu ĝian lumon.”

34 Jesuo diris, “Se blindulo misgvidas blindulon, ili ambaŭ falos en kavon.”

35 Jesuo diris, “Ne eblas eniri la domon de fortulo kaj rabi ĝin per perforto sen ligado de liaj manoj; tiam oni povos forpreni la havaĵojn el lia domo.”

36 Jesuo diris, “Ne zorgu de mateno ĝis vespero kaj de vespero ĝis mateno pri la manĝaĵo, kiun vi manĝos, aŭ pri la vesto, kiun vi portos. Vi estas multe pli granda ol la lilioj, kiuj ne kardas ne ŝpinas. Kiam vi ne havas veston, kion vi portos? Kiu povas aldoni al via vivdaŭro? Li donos al vi vian veston.”

37 Liaj disĉiploj diris, “En kiu tago vi montros vin al ni? Kaj en kiu tago ni vidos vin?” Jesuo diris, “Kiam vi senvestiĝos kaj estos nudaj sen honto, kaj vi metos viajn vestojn sur la grundon sub viajn piedojn, kiel tiuj infanetoj, kaj vi piedpremos la vestojn, tiam vi vidos la Filo de la Vivanto, kaj vi ne timos.”

38 Jesuo diris, “Multajn fojojn vi deziris aŭdi ĉi tiujn vortojn, kiujn mi parolas al vi, kaj ne estas alia, de kiu oni povas aŭdi ilin. Venos tagoj, kiam vi serĉos min, kaj vi min ne trovos.”

39 Jesuo, “La Fariseoj kaj la skribistoj ricevis la ŝlosilon de la scio; ili kaŝis ilin. Ili ne eniris, kaj ili ne permesis tiujn, kiuj deziras eniri. Vi tamen estu saĝaj kiel serpentoj kaj senkulpaj kiel kolomboj.”

40 Jesuo diris, “Vinberujo plantiĝis ekster la Patro, kaj ne fortikigite, ŝi eltiriĝos el sia radiko kaj detruiĝos.”

41 Jesuo diris, "Kiu havas ion en sia mano, pli ricevos, kaj kiu havas nenion, la malmulta, kiun li havas, preniĝos el lia mano.”


7. Spirita blindeco kaj nescio

42 Jesuo diris, “Foriru!”

43 Liaj disĉiploj diris al li, “Kiu estas vi, ke vi diras tion al ni?” Jesuo diris, “En kio mi diras al vi, vi ne komprenas, kiu mi estas. Male vi fariĝis kiel tiuj Judujanoj, ĉar kiam ili amas la arbon, ili malamas la ĝian frukton. Kaj kiam ili amas la frukton, ili malamas la arbon.”

44 Jesuo diris, “Kiu parolas kontraŭ la Patro, pardoniĝos, kaj kiu parolas kontraŭ la Sankta Spirito, ne pardoniĝos, nek sur tero nek en ĉielo.”

45 Jesuo diris, “Oni ne rikoltas vinberojn el dornoj, nek oni kolektas figojn el kardoj, ĉar ĉi tiuj ne donas fruktojn. Bonulo elportas bonaĵojn el sia trezorejo; malbonulo elportas malbonaĵojn el sia putra trezorejo, kiu estas lia menso, kaj li parolas malbonaĵojn.”

46 Jesuo diris, “De Adamo ĝis Johano la Baptisto, el tiuj naskitaj de virinoj, neniu estas pli granda ol Johano la Baptisto, tiel ke li devas mallevi siajn okulojn. Sed mi diris, ke li inter vi, kiu estos bebo, konos la regnon kaj estos pli granda ol Johano.”

47 Jesuo diris, “Ne eblas, ke unu homo rajdu du ĉevalojn, kaj etendu du arkojn, kaj ne eblas, ke servanto servu du mastrojn, ĉar li honorus unu kaj malestimus la alian. Neniu trinkas malnovan vinon kaj tuj deziras trinki novan vinon. Kaj oni ne verŝas novan vinon en malnovajn felsakojn, por ke ili ne disŝiriĝu. Kaj oni ne verŝas malnovan vinon en novajn felsakojn, por ne detrui ilin. Oni ne kudras malnovajn flikaĵojn sur novajn vestojn, ĉar ili disŝiriĝos.”