Ave María
Esperantigita el la latina en 2026
Saluton, Maria gracoplena;
la Sinjoro estas kun vi.
Benata estas vi inter virinoj,
kaj benata estas la frukto de via ventro, Jesuo.
Sankta Maria, Patrino de Dio,
preĝu por ni pekantoj,
nun kaj en la horo de morto nia. Amen
Theotóke Parthéne
Esperantigita el la greka en 2026
Dionaskinta Virgulino, ĝoju; favorata Maria, la Sinjoro estas kun vi. Laŭdata estas vi inter virinoj, kaj laŭdata estas la frukto de via ventro, ĉar vi naskis la Saviston de niaj animoj.
Salve Regina
Esperantigita el la latina en 2026
Saluton, Reĝino, Patrino de kompato;
nia vivo, dolĉeco kaj espero, saluton.
Al vi krias ni, ekzilitaj gefiloj de ;
al vi susprias ni, funebrante kaj larmante
en ĉi tiu valo de larmoj.
Ek, do, rekomendanto nia,
tiujn viajn okulojn de kompato al ni turnu. Kaj Jesuon, benatan frukton de ventro via,
al ni post ĉi tiu ekzilu montru.
Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria. Amen.
Ave maris stella
Esperantigita el la latina en 2026
Saluton, stelo de la maro,
nutranta patrino de Dio,
kaj ĉiam virgulino,
feliĉa pordo de ĉielo.
Ricevante tiun Saluto
de la buŝo de ,
fondante nin en paco,
ŝanĝante la nomon de ;
La anoncanta anĝelo de Dio, kiu anoncis al Maria, ke ŝi estis konciponta Jesuon.
La unua virino kaj la patrino de la homaro. Kiel Kristo estas la dua Adam, ĉar la homaro rekreiĝas per lia obeemo al Dio, Maria estas la dua Eva, ĉar ŝi preparis la vojon por la rekreiĝo de la homaro per ŝia obeemo, dum Adam kaj Eva malobeis Dion en la ĝardeno de Eden.
malligu la katenojn de la kulpuloj;
elsendu lumon al la blinduloj;
malbonon nin forpelu vi;
bonon entute postulu.
Montru, ke vi estas patrino;
ricevu per vi preĝon tiu,
kiu, por ni naskite,
eltenis por esti via.
Virgulino unika,
inter ĉiuj milda,
faru nin malligitaj de kulpoj,
mildaj kaj ĉastaj.
Provizu vivon puran,
preparu sekuran vojon,
por ke, vidante Jesuon,
ni ĉiam kune ĝoju.
Estu laŭdo al Dio la Patro,
al la plej alta Kristo estu gloro,
al la Sankta Sprito
kaj al la tri estu honoro kiel al unu. Amen.