Ṭiruvāymoḻi
de Namaĵvar
Origine angligita el la tamila de Srirama Bharati Sowbhagya Lakshmi,
Esperantigita el la angla en 2026.
1. Leviĝu, ho koro; adoru la piedoj de la dio,
kiu estas pli alta ol la plej alta boneco,
kiu estas la sinjoro de la ĉiam vigla ĉieluloj,
kiu forpelas dubon kaj donas puran scion.
2. Li purigas la koron, florigas kaj kreskigas ĝin.
Li estas preter la kompreno de penso, sento kaj sensoj.
Li estas pura konscio, la tuta boneco, kaj eterna.
Li ne havas egalulon, nek superulo; li estas en ĉiuj niaj animoj.
3. Li ne povas esti konsiderata kiel “ĉi tio” kaj “ne tio”.
Li estas la sentema kaj la nesentema, en la alta kaj en la malata.
Li estas en la sensoj, sed ne de ili, kaj senfina.
Ni serĉu la bonulon; li estas ĉie.
4. Li staras kiel la li tie, ĉi tie, kaj intere,
la ŝi tie, ĉi tie, kaj interne kaj ie ajn.
La aferoj, kiuj estas, ĉi tie, tie, intere kaj ie ajn;
li estas ilia boneco, malboneco, indifirenteco, ilia pasinteco kaj estonteco.
5. Ĉiu oferu adoron laŭ sia bontrovo,
kaj ĉiu atingos la piedojn de sia dio;
ĉar nia sinjoro, kiu staras super ĉi tiuj dioj,
akceptas la oferojn donitajn al ili kaj ordonas al ili liveri la fruktojn.
6. Nia sinjoro estas eterene unu, neŝanĝiĝanta:
starante, sidante, kuŝante aŭ marŝante,
ne starante, nek sidante, nek kuŝantem nek marŝante,
eterne sama, eterne ne sama.
7. La sinjoro de la Vedoj, kiu glutis la universon
manifestiĝas kiel fajro, tero, akvo, ĉielo kaj aero.
Li estas en ĉiuj aferoj faritaj el ĉi tiuj,
kaŝita, kiel vivo en la korpo, kaj ĉie.
8. Kvankam li estas ĉie, li ne povas esti vidata, eĉ de la dioj.
Li estas la unua kaŭzo, la ĉiopova, kiu glutis ĉion.
Li bruligis la tri urbojn, donis saĝon al la dioj.
Li estas Ajan la kreinto, kaj ankaŭ Aran la detruonto.
Tamile Ayaṉ kaj Araṉ, estas retrospekte tamilaj nomoj de Brahma kaj Ŝiva.
9. Se oni diras, ke li estas, tiam li estas, kaj ĉio ĉi estas li.
Se oni diras, ke li ne estas, tiam li ankaŭ estas, kiel la senforma spirito en ĉio.
Kun la duopaj kvalitoj de estado kaj neestado,
li penetras ĉiujn aferojn kaj lokojn eterne.
10. Li, kiu glutis ĉion, ripozas en la malvarma oceano,
loĝas en ĉiu guto, la universo mem, kompleta,
sur tero kaj en ĉielo, kaŝita ĉie,
en ĉiu atomo kaj ĉelo daŭre, eterne.
11. Ĉi tiu dekopo el la mil kantoj de
pri la sinjoro, kiu ekzistas en fajro, tero, akvo, ĉielo, kaj aero,
kaj, subtile kiel varmo, maso, malvarmo, forto kaj sono,
oferas liberiĝon al tiuj, kiuj deklamas ĝin.
Tamile Kurukūr Caṭakōpaṉ, alia nomo de Namaĵvar, kiu naskiĝis en la urbo Kurukur. Caṭakōpaṉ fontis el la sanskrita Śaṭhakōpaṉ, kiu signifas “kolero kontraŭ malvero”.
1. Rezignu ĉion,
cedu vian animon
al la kreanto,
kaj akceptu lian protekton.
2. Pli nedaŭra ol fulmo
estas la vivo de la korpo.
Pensu longe
pri ĉi tio afero vi mem.
3. Elradikigu ĉiujn pensojn
pri “vi” kaj “via”.
Kunfandiĝu kun la sinjoro;
ne estas pli granda plenumiĝo.
4. La sinjoro estas preter
estado kaj neestado.
Fortranĉante ĉiujn alligitecojn,
atingu tiun senfinan bonecon.
5. Kiam ĉiu alligiteco ĉesas,
la animo liberiĝas.
Do serĉu la eternan sinjoron
kaj fortranĉu ĉiujn alligitecojn.
6. La sinjoro ne havas alligitecon.
Li ekzistas ĉie.
Liberiĝu de alligitecojn
kaj kunfandiĝu kun li plene.
7. Rigardu la vastajn riĉaĵojn
de radilumo ĉie.
Sciu, ke ĉiuj ĉi aferoj estas liaj,
kaj kunfandiĝu en lin.
8. Iru al la fonto
de pensoj, vortoj kaj faroj.
Direktu ilin al li,
kaj kunfandu ankaŭ vin.
9. Kiam oni tiel direktiĝas,
ĉiuj obstakloj malaperos,
kaj poste atendu la momenton
de la forĵetiĝo de la korpo.
10. Unuiĝu kun la piedoj
de la gloraj Narajana,
sinjoro de sennombraj virtoj,
sinjoro de nekomparebla boneco.
11. Ĉi tiu dekopo el la mil
deestas konsiderataj kiel la vortoj
Satakopan de Kurukur,
urbo de multak lagoj.
Fontateksta atribuo: https://archive.org/Atribuoj