UPANIŜADO DE NARAJANA

Nārāyaṇopaniṣad
el la Kriŝna-Jaĵurvedo.

Origine angligita el la sanskrita de K. Narayanasvami Aiyar,
Esperantigita el la angla en 2026.


Narajana
Bengala litografaĵo pri Narajana (dekstre) kun lia edzino Lakŝmi (maldekstre) kaj la dio Brahma (centre) eliranta el lia umbiliko.

. Tiam , la supera deziris, “Mi kreos idojn.” El Narajana estiĝas la spirito, la menso, la multaj organoj de sensoj kaj de agoj, etero, aero, fajro, akvo, kaj tero, kiu subtenas ĉion. El Narajana estiĝas . El Narajana estiĝas . El Narajana estiĝas . El Narajana estiĝas . El Narajana estiĝas la dek du kaj ĉiuj la vedaj metroj. Nur de Narajana devenas ĉio ĉi. Per Narajana floras ili. En Narajana-on absorbiĝas ili. La instruas ĉi tion.

Do Narajana estas eterna. Brahma estas Narajana; estas Narajana; Indra estas Narajana; tempo estas Narajana; spaco estas Narajana; la mezaj lokoj estas ankaŭ Narajana; tio, kio estas supre, estas Narajana; tio, kio estas sube, estas Narajana; tio, kio estas ene kaj ekstere, estas Narajana; la tuta universo, kiu ekzistis, ekzistas kaj ekzistos, estas Narajana. Narajana estas la sola, kiu estas senmakula, senpeka, neŝanĝiĝanta, kaj nenomebla, kaj kiu estas pura kaj dia. Ne estas alia. Iu ajn, kiu konas Lin tiel, fariĝas mem. La instruas ĉi tion.

Oni unue elparolu “OM”, poste “NAMO” kaj poste “NARAJANAJA”. “OM” estas unu sola silabo; “NAMO” estas du silaboj; “NARAJANAJA” estas kvin silaboj. Ĉi tiu estas la frazo konata kiel la ok silaboj de Narajana. Iu ajn, kiu studas ĉi tiujn ok silabojn de Narajano kaj konstante deklamas ĝin, akiras plenan vivon kaj superecon super homoj, ĝuas la plezuron de reĝeco kaj fariĝas la mastro de ĉiuj animoj. Tiu atingas liberiĝon; jes ja, tiu atingas liberiĝon. La instruas ĉi tion.

La jogano, prononcante la nomon de Li, kiu estas tuta feliĉego, kiu estas , kaj kiu liberiĝas de sklaveco de naskiĝo kaj monda ekzisto. Tiu, kiu pratikas la mantron “OM-NAMO-NARAJANAJA”, atingas . Ĝi estas ĉi tiu lotus-koro. Ĝi estas plena je kono: Ĝi havas la brilecon de fulmo. La filo de Devaki estas Brahmanja. estas Brahmanja. Narajana, kiu penetras ĉiujn elementojn, kiu estas la sola, kiu estas la Kaŭzo-Puruŝa, kaj kiu estas sen kaŭzo, koniĝas kiel la supera . La instruas ĉi tion.

Kiu deklamas ĉi tiun upaniŝadon matene, detruas la pekojn faritajn lastanokte. Kiu deklamas ĝin vespere, detruas la pekojn faritajn tage. Kiu deklamas matene kaj vespere, liberiĝas de pekoj, kiom ajn li povas esti pekema. Kiu deklamas ĝin tagmeze fronte al la suno, liberiĝas de ĉiuj kvin grandaj pekoj kaj ankaŭ la malgrandaj. Tiu ricevas la bonajn efikojn de la deklamado de ĉiuj Vedoj. Kiu scias tiel, atingas unuiĝon kun Narajana. Tiu atingas unuiĝon kun Narajana. La Upaniŝado estas tiel.

Atribuoj

Bilda atribuo: https://www.metmuseum.org/art/collection/search/849519 (6/1/2026).

Fontateksta atribuo: https://www.wisdomlib.org/hinduism/book/thirty-minor-upanishads/d/doc217040.html (6/1/2026).