1. Ŝuko petas sian patron Vjaso identigi la ĉefan Dion en la Vedoj. 4. La rilato de Rudro kun aliaj dioj kaj lia evidenta supereco. 14. Ĉio estas Rudro kaj Umao. 16. La du specoj de scio, kaj kiel la supera scio kondukas al la unuiĝo kun Rudro.
1 Klinante la kapon antaŭ la piedoj de Vjaso, Ŝuko adresis lin tiel, 2 “Kiu estas la Dio proklamita en la Vedoj, en kiu ĉiuj dioj fondiĝis ĉiuflanke, kaj per kies adoro, ĉiuj dioj estas ĉiam feliĉigitaj?” 3 Aŭdinte liajn vortojn, la patro respondis al Ŝuko tiel,
4 Rudro (la “hurlanto”, Ŝivo) estas la animo de ĉiuj dioj, kaj ĉiuj dioj estas Ŝivo. 5 Dekstre de Rudro estas Surjo (la suno), Brahmao (la kreinto) kaj la tri sanktaj fajroj. Maldekstre de li estas la tri, t.e. la diino Umao, Viŝnuo (la konservanto) kaj Ĉandro (la luno). 6 Umao ja estas Viŝnuo, kaj Viŝnuo estas Ĉandro.
7 Tiuj, kiuj adoras Govindon (la “bovisto”, Kriŝno), adoras Ŝankaron (la “bonfaranto”, Ŝivo). Tiuj, kiuj dediĉite adoras Harion (Viŝnuo), adoras tiun kun la virbovoflago (Ŝivo). 8 Tiuj, kiuj malamas Virupakŝon (“tiu kun stranga okulo”, Ŝivo), malamas Ĵanardanon (“afliktanto de homoj”, Viŝnuo). Tiuj, kiuj ne komprenas Rudron, ne rekonas Keŝavon (“tiu kun belaj, longaj haroj”, Viŝnuo). 9 De Rudro estiĝas la semo, kaj Viŝnuo ricevas ĝin. Rudro estas ja Brahmao. Brahmao estas la fajro sankta. Brahmao kaj Viŝnuo estas de Rudro. La universo estas de la fajro kaj la luno. Ĉiom de la vira simbolo estas Ŝivo. Ĉiom de la ina simbolo estas Sinjorino Umao. Ĉiuj kreaĵoj — moveblaj kaj nemoveblaj — estas de Umao kaj Rudro. Ĉiuj manifestitoj estas de Umao. La nemanifestito estas Maheŝvaro (la “granda sinjoro”, Ŝivo). La unuiĝo de Umao kaj Ŝankaro (Ŝivo) nomiĝas Viŝnuo; oni, tiel ekkonsciante lin, dediĉite adoru lin.
10 La animo, la interna animo kaj la plej supera animo: konante la tri specojn de animo, oni rifuĝu en la Plej Supera Animo. La eterna Viŝnuo estas la animo de ĉiuj estaĵoj. Brahmao estas la interna animo. La plej supera animo estas Maheŝvaro. 11 Koncerne la grandan arbon de la tri mondoj kun ĝiaj branĉoj malaltaj en la tero, la kanapeo estas Viŝnuo, la mezo estas Brahmao, kaj la radiko estas Maheŝvaro. Por la bono de la mondo nur unu Rudroformo trioniĝas. 12 Darmo estas Rudro; la mondo estas Viŝnuo; la tuta scio estas Brahmao.
13 La saĝulo, kiu alvokas per la vorto, “Rudro, Rudro, Rudro!”, liberiĝas de ĉiuj pekoj, dum li alvokas la Ĉiopenetrantan Sinjoron.
14 Rudro estas la viro; Umao estas la virino. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas Brahmao; Umao estas Vanio (“parolo”, Sarasvatio). Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas Viŝnuo; Umao estas Lakŝmio (bonfortuno). Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas Surjo (la suno); Umao estas Ĉajo (ombro). Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas Ĉandro (la luno); Umao estas Tarao (steloj). Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas la tago; Umao estas la nokto. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas la oferaĵo; Umao estas la altaro. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas Agnio (la sankta fajro); Umao estas la vorto “Svaha” (komenca kaj fina alvoko). Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas la Vedoj; Umao estas ŝastroj (la tezoj). Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas la arbo; Umao estas la insektoj. Adoron al Li kaj Ŝi.Rudro estas la odoro; Umao estas la floro. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas la signifo; Umao estas parolo. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudro estas Lingo (la konsekrita poluso); Umao estas Pito (ĝia konsekrita sidejo). Adoron al Li kaj Ŝi. Oni adoru Rudron, kiu estas la animo de ĉiuj dioj, en ĉio. Tiel mi adoras Iŝon (Sinjoro Ŝivo) kaj Parvation (Umao) per la antaŭaj mantroj. Ie ajn oni eble estas, oni rediru ĉi tiun duopan mantron (t.e. Rudro kaj Umao). La murdinto de bramanoj liberiĝas de ĉiuj siaj pekoj per redirado de ĉi tio en akvo.
15 La Supera kaj Eterna Brahmo (la universala principo) estas ĉies subtenanto, kiu estas libera de la kontraŭaj paroj, kiu estas nature vereco, konscio kaj feliĉego, kaj kiu transcendas menson kaj parolon. Kiam li bone koniĝas, ĉiuj ĉi koniĝas, ho Ŝuko. Ĉar la animo de ĉiu afero estas en Li, nenio ekzistas iam ajn sen Li.
16 Estas du specoj de scio, kiuj koniĝas kiel la supera kaj la malsupera. Inter ili la supera estas la Vedoj (sciâjoj) de Rigo (himnoj), Jaĵuro (adorado), Samo (kantado) kaj Atarvo (pastroj), fonologio — ho vi plej bona inter saĝuloj! — ritoj, gramatiko, etimologio, metriko, astrologio, kaj ankaŭ scio sur monda materialo. 17 Poste estas la supera scio, per kiu la saĝulo konscias la animon en si, kiu estas la supera nepereanto, kiu povas nek vidiĝi nek komprendiĝi nek nomiĝi, kiu estas ĉiam libera de iu ajn formo, okulo, orelo, mano kaj piedo, — kiu estas eterna, ĉiopenetranta, ĉieesta, tre subtila, neŝanĝebla, kaj kiu estas la kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.
18. De Li, kiu estas ĉioscia kaj ĉioscianto, kaj kies superegeco estas scio mem, estiĝas la amaso de mondoj, ne partoprenante en sia propra naturo. Ŝajnas tiel vera, kiel la aspekto de serpento en la formo de un ŝnuro. 19 Nur ĉi tiu Ĝi estas vera, kaj sciante Ĝin oni liberiĝas de sklaveco. Per nur scio estigas la detruon de reenkarniĝo, kaj certe ne per ago.
20 Oni aliru al sia instruanto, iu absorbita en Brahmo kaj estas edukita pri la Vedoj (Dakŝinamurto, Ŝivo kiel instruanto), laŭ la reguloj. 21 La instruanto inicas lin en la superan scion, kiu malkaŝas la naturon de la animo kaj Brahmo. Tiu, kiu rekonas, ke la nepereanto loĝas en la koro, atingas Ŝivon rompante la nodon de nescio. Ĝi estas eterna, la vero, kaj rekoniĝu per tiuj, kiuj deziras liberiĝon.
22 La pafarko estas la vorto Om; la sago estas la animo; oni diras, ke Brahmo celiĝas. La pafo direktiĝu zorgeme, memabsorbiĝante momente. La celado mem estas ĉieesta; la vizaĝo de la sago ankaŭ estas ĉie. La celanto ankaŭ estas ĉieesta. La celito estas Ŝivo. Ne estas dubo pri ĉi tio. 23 En Li brilas nek la suno, nek la luno, nek fajro, nek iu ajn dio; la vento ne blovas. La ĉiam pura Dio ja brilas en si transcendante ĉiujn kvalitojn. 24 Estas du birdoj loĝantaj kune en ĉi tiu korpo nomiĝantaj Ĵivo (individua viva esenco) kaj Iŝvaro (Sinjoro); inter ili ĴIvo manĝas la fruktojn de ago, Maheŝvaro ne manĝas ilin. Li mem restas tie brilante, kiel nura atestanto sen la fruktoj de ĝi.
25 La diferencon inter ili atribuas Majao (la iluzio). Kiel la diferenco inter la spaco de poto kaj ĉambro, tiel estas la atribuita diferenco inter Ŝivo kaj Ĵivo. En realeco Ŝivo estas konscio, kaj Ĵivo ankaŭ estas ĉiam konscio. Konscio ne diferencas en sia naturo. Se ĝi farus tiel, ĝi perdus la staton de sia propra naturo. Konscio ne diferencos en si, ĉar ĝi ne apartenas al la naturo de inerta materio. Konscio ĉiam estas unu. Do la unueco de konscio fondiĝas par racio kaj aŭtoritatoj. Per la konscio de la unueco de konscio oni spertas nek mizeron nek konfuzon.
26 Li atingas Ŝivon, kiu estas sen dueco, kaj kiu estas la superega feliĉego mem. 27 Per la rekono de Li, kiu estas la subtenanto de ĉiuj mondoj, kiu estas la vereco kaj konscio mem, “Mi estas Li,” la saĝulo liberiĝas de reenkarniĝo. 28 Tiuj, kiuj estas sen pekoj, vidas en siaj propraj korpoj la membrilanton, kiu estas la atestanto de ĉiu, sed ne aliuloj, kiuj estas vualitaj per Majao.
29 La granda jogano, kiu havas la antaŭan scion, neniam iras al loko, ĉar li fariĝis ĉieesta. Kiel la ĉieesta ne iras al loko, tiel estas la scianto de sia animo. 30 La saĝulo, kiu rekonas la Superega Brahmon fariĝas Brahmo mem, fariĝas vereco, konscio kaj feliĉego.