UPANIŜADO DE LA KORO DE RUDRA

Rudrahṛdayopaniṣad
el la Kriŝna-Jaĵurvedo.

Origine angligita el la sanskrita de R.A. Sastri,
Esperantigita el la angla en 2025.

1–3. Ŝuka petas sian patron Vjasa identigi la ĉefan Dion en la Vedoj; 4–13. La rilato de Rudra kun aliaj dioj kaj lia evidenta supereco; 14–15. Ĉio estas Rudra kaj Uma; 16–30. La du specoj de scio, kaj kiel la supera scio kondukas al la unuiĝo kun Rudra.

Atribuoj.


Ardanariŝvara
Tamila guaŝaĵo pri Ardanariŝvara, kiu estas la kombinaĵo de Rudra (maldekstre) kaj Uma (dekstre).

Ŝuka petas sian patron Vjasa identigi la ĉefan Dion en la Vedoj

1 Klinante la kapon antaŭ la piedoj de , Ŝuka adresis lin tiel, 2 “Kiu estas la Dio proklamita en la Vedoj. En kiu fondiĝis ĉiuj dioj ĉiuflanke. Per kies adoro ĉiuj dioj estas ĉiam feliĉigitaj?” 3 Aŭdinte liajn vortojn, la patro respondis al Ŝuka tiel ĉi:

La rilato de Rudra kun aliaj dioj kaj lia evidenta supereco

4  estas la animo de ĉiuj dioj, kaj ĉiuj dioj estas Ŝiva. 5 Dekstre de Rudra estas , kaj la tri sanktaj fajroj. Maldekstre de li estas la tri, t.e. la diino Uma, kaj . 6 Uma ja estas Viŝnu, kaj Viŝnu estas Ĉandra.

7 Tiuj, kiuj adoras , adoras . Tiuj, kiuj dediĉite adoras , adoras . 8 Tiuj, kiuj malamas , malamas . Tiuj, kiuj ne komprenas Rudra-on, ne rekonas . 9 De Rudra estiĝas la semo, kaj Viŝnu ricevas ĝin. Rudra estas ja Brahma. Brahma estas la fajro sankta. Brahma kaj Viŝnu estas de Rudra. La universo estas de la fajro kaj la luno. Ĉiom de la vira simbolo estas Ŝiva. Ĉiom de la ina simbolo estas Sinjorino Uma. Ĉiuj kreaĵoj — moveblaj kaj nemoveblaj — estas de Uma kaj Rudra. Ĉiuj manifestitoj estas de Uma. La nemanifestito estas . La unuiĝo de Uma kaj nomiĝas Viŝnu; oni, tiel ekkonsciante lin, dediĉite adoru lin.

10  : konante la tri specojn de animo, oni rifuĝu en la Supera Animo. La eterna Viŝnu estas la animo de ĉiuj estaĵoj. Brahma estas la interna animo. La plej supera animo estas Maheŝvara. 11 Koncerne la grandan arbon de la tri mondoj kun ĝiaj branĉoj malaltaj en la tero, la kanapeo estas Viŝnu, la mezo estas Brahma, kaj la radiko estas Maheŝvara. Por la bono de la mondo nur unu Rudraformo trioniĝas. 12 Darmo estas Rudra; la mondo estas Viŝnu; la tuta scio estas Brahma.

13 La saĝulo, kiu alvokas per la vorto, “Rudra, Rudra, Rudra!”, liberiĝas de ĉiuj pekoj, dum li alvokas la Ĉiopenetrantan Sinjoron.

Ĉio estas Rudra kaj Uma

14 Rudra estas la viro; Uma estas la virino. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas Brahma; Uma estas . Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas Viŝnu; Uma estas . Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas ; Uma estas . Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas ; Uma estas . Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas la tago; Uma estas la nokto. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas la oferaĵo; Uma estas la altaro. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas ; Uma estas . Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas la Vedoj; Uma estas . Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas la arbo; Uma estas la insektoj. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas la odoro; Uma estas la floro. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas la signifo; Uma estas parolo. Adoron al Li kaj Ŝi. Rudra estas ; Uma estas . Adoron al Li kaj Ŝi. Oni adoru Rudra-on, kiu estas la animo de ĉiuj dioj, en ĉio. Tiel mi adoras kaj per la antaŭaj mantroj. Ie ajn oni eble estas, oni rediru ĉi tiun duopan mantron (t.e. Rudra kaj Uma). La murdinto de bramanoj liberiĝas de ĉiuj siaj pekoj per redirado de ĉi tio en akvo.

15 La Supera kaj Eterna estas ĉies subtenanto, kiu estas libera de la kontraŭaj paroj, kiu estas nature vereco, konscio kaj feliĉego, kaj kiu transcendas menson kaj parolon. Kiam li bone koniĝas, ĉiuj ĉi koniĝas, ho Ŝuka. Ĉar la animo de ĉiu afero estas en Li, nenio ekzistas iam ajn sen Li.

La du specoj de scio, kaj kiel la supera scio kondukas al la unuiĝo kun Rudra

16 Estas du specoj de scio, kiuj koniĝas kiel la supera kaj la malsupera. Inter ili la supera estas , fonologio — ho vi plej bona inter saĝuloj! — ritoj, gramatiko, etimologio, metriko, astrologio, kaj ankaŭ scio sur monda materialo. 17 Poste estas la supera scio, per kiu la saĝulo ekkonscias la animon en si, kiu estas la supera nepereanto, kiu povas nek vidiĝi nek kompreniĝi nek nomiĝi, kiu estas ĉiam libera de iu ajn formo, okulo, orelo, mano kaj piedo, — kiu estas eterna, ĉiopenetranta, ĉieesta, tre subtila, neŝanĝebla, kaj kiu estas la kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.

18 De Li, kiu estas ĉioscia kaj ĉioscianto, kaj kies supereco estas scio mem, estiĝas la amaso de mondoj, ne partoprenante en sia propra naturo. Ŝajnas tiel vera, kiel la aspekto de serpento en la formo de un ŝnuro. 19 Nur ĉi tiu Ĝi estas vera, kaj sciante Ĝin oni liberiĝas de sklaveco. Per nur scio efektiviĝas la detruo de reenkarniĝo, kaj certe ne per ago.

20 Oni aliru al sia instruanto, iu absorbita en Brahmo kaj estas edukita pri la Vedoj , laŭ la reguloj. 21 La instruanto inicas lin en la superan scion, kiu malkaŝas la naturon de la animo kaj Brahmo. Tiu, kiu rekonas, ke la nepereanto loĝas en la koro, atingas la antikvan Ŝiva-on rompante la nodon de nescio. Ĝi estas eterna, la vero, kaj ĝi rekoniĝu per tiuj, kiuj deziras liberiĝon.

22 La pafarko estas la vorto ; la sago estas la animo; oni diras, ke Brahmo celiĝas. La pafo direktiĝu zorgeme, memabsorbiĝante momente. La celado mem estas ĉieesta; la vizaĝo de la sago ankaŭ estas ĉie. La celanto ankaŭ estas ĉieesta. La celito estas Ŝiva. Ne estas dubo pri ĉi tio. 23 En Li brilas nek la suno, nek la luno, nek fajro, nek iu ajn dio; la vento ne blovas. La ĉiam pura Dio ja brilas en si transcendante ĉiujn kvalitojn. 24 Estas du birdoj loĝantaj kune en ĉi tiu korpo nomiĝantaj kaj ; inter ili Ĵiva manĝas la fruktojn de ago, Maheŝvara ne manĝas ilin. Li mem restas tie brilante, kiel nura atestanto sen la fruktoj de ĝi.

25 La diferencon inter ili atribuas . Kiel la diferenco inter la spaco de poto kaj ĉambro, tiel estas la atribuita diferenco inter Ŝiva kaj Ĵiva. En realeco Ŝiva estas konscio, kaj Ĵiva ankaŭ estas ĉiam konscio. Konscio ne diferencas en sia naturo. Se ĝi farus tiel, ĝi perdus la staton de sia propra naturo. Konscio ne diferencos en si, ĉar ĝi ne apartenas al la naturo de inerta materio. Konscio ĉiam estas unu. Do la unueco de konscio fondiĝas par racio kaj aŭtoritatoj. Per la ekkonscio de la unueco de konscio oni spertas nek mizeron nek konfuzon.

26 Li atingas Ŝiva-on, kiu estas sen dueco, kaj kiu estas la supera feliĉego mem. 27 Per la rekono de Li, kiu estas la subtenanto de ĉiuj mondoj, kiu estas la vereco kaj konscio mem, “Mi estas Li,” la saĝulo liberiĝas de reenkarniĝo. 28 Tiuj, kiuj estas sen pekoj, vidas en siaj propraj korpoj la membrilanton, kiu estas la atestanto de ĉiu, sed ne aliuloj, kiuj estas vualitaj per Maja.

29 La granda jogano, kiu havas la antaŭan scion, neniam iras al loko, ĉar li fariĝis ĉieesta. Kiel la ĉieesta ne iras al loko, tiel estas la scianto de sia animo. 30 La saĝulo, kiu rekonas la Supera Brahmon fariĝas Brahmo mem, fariĝas vereco, konscio kaj feliĉego.

Tiel la Upaniŝado finas.

Atribuoj

Bilda atribuo: https://www.dailyartmagazine.com/ardhanarishvara-androgynous-portrayal-of-shiva-and-parvati/ (6/1/2026).

Fontateksta atribuo: https://shaivam.org/scripture/English-Translation/1339/rudra-hridayopanishat/#gsc.tab=0 (6/1/2026).