Jiùdù Fómǔ Èrshíyī Zhǒng Lǐzàn Jīng
Esperantigita el la ĉina en 2025.
En la mirinda sfero de ,
la verda koloro faras literojn vivaj;
la literoj lumigas la amason da estaĵoj;
mi preĝas, ke via ĉeestantaro alvenos.
Bùdálā ĉine, la mita monta loĝejo de Avalokitŝvara, la bodisatvo de kompato.
Ĉiuj dioj kaj ne-dioj ornamas vian supran harnodon;
mi respekte genuas kaj tenas ambaŭ viajn lotus-piedojn;
ho Patrino, kiu savas ĉiun inter senhavecon,
mi oferas saluton antaŭ la savanta Patrino de budhoj.
Ho Patrino de budhoj, sankta savanta Patrino;
kaj en ĉiujn dek direktojn kaj tri tempoj,
ho ĉiuj diversaj budhoj kaj viaj disĉiploj,
mi nun tutkore kaj respekte laŭdas kaj salutas.
Floroj, incensoj, lampoj, kandeloj, kaj parfumita akvo,
rava manĝajo kaj muziko kaj aliaj oferaĵoj
vere oferiĝas nun el la menso, kiu manifestas ilin;
ilin akceptu kaj ricevu la amaso da ĉiuj sanktuloj.
De tempo senkomenca ĝis nun,
la dek kontraŭvirtoj kaj kvin krimoj de inferno,
kiuj estas kreata de korafliktoj;
pro ĉiu malbona peko, mi konfesas kaj pentas.
La aŭdantaj disĉiploj, la solecaj budhas, kaj la bodisatvoj,
eĉ ordinaruloj kaj ĉiu sentema estaĵoj;
ĉiu merito kaj virto amasita en la tri tempoj,
mi ĝojas pri iliin entute sen escepto.
Laŭ ĉiu deziro de ĉiu sentema estaĵo,
kun saĝo konvena al iliaj diversaj diferencoj,
laŭ iliaj specoj grandaj, malgrandaj kaj ordinaraj,
urĝu la turnadon de la rado de mirinda darmo.
De nun ĝis la mondo de reenkarniĝo malpleniĝas,
bonvolu daŭre restu loĝu en la mondo ne atingante nirvanon,
por ĉiu vivaĵo en la oceano de sufero;
ni ĉiuj deziras la regardon de la kompataj okuloj de la sankta Patrino.
Ĉiuj meritoj kaj virtoj, kiujn mi kolektis,
ili ĉiuj fariĝu la kaŭzo de nesuperita kleriĝo.
Por ĉiu vivaĵo mi nur deziras,
ke mi atingu la staton de la nesuperita gvidanta instruistas.
. Saluton, la nobla, sankta .
ǎn ĉine, oṃ sanskite, estas enkonduka sem-silabo simbolanta kompletecon kaj tuteco.
Dùmǔ ĉine, “Savpatrino” laŭlitere tradukita el la tibeta traduko de Tārā, Dölma, kiu signifas same kiel la ĉina traduko. La titolo longigas ŝian nomon kiel Jiùdù Fómǔ, “Savanta Patrino de la Budhoj”. Tara estas kompata diino, kiu estas budho al iuj kaj bodisatvo al aliaj, sed al ĉiuj ŝi asociiĝas kun Avalokiteŝvara, la bodisatvo de kompato, kaj venis de li laŭ iuj.
(1) Saluton, Patrino savanta, rapida, brava,
kies okuloj estas kiel fulma brilo;
el la lotusa vizaĝo de la sinjoro de tri mondoj,
el mirinda floro vi majeste ekestis.
(2) Saluton, Patrino de cent aŭtunaj brilaj lunoj,
kies universale, perfekte lumiganta, senmakula vizaĝo,
kiel mil konstelacioj samptempe kolektitaj;
via eksterordinara kaj majesta brilo superas ilin.
(3) Saluton, Patrino pupura kaj kiel polurita oro,
supere ornamita per lotusaj manoj,
praktikanta viglan, diligantan laboron kaj teneran, virtan trankvilecon;
via pacienco kaj medita koncentriĝo estas senlimaj.
(4) Saluton, Patrino de la supra harnodo de la
la plej supere kapabla plenumi senlimaj praktikojn;
alveninte komplete al la alia bordo,
vi estas la plej amata de la filoj de la venkintaj budhoj.
Tathāgata, la “tiel-irinto”, t.e. la Budho.
(5) Saluton, Patrino de la literoj de ,
kies sono amata plenigis la malplenan spacon en ĉiu direkton kaj ĉiu loko;
piedpremante ĉie la sep mondojn,
vi tute kapablas altiri, elvoki kaj reteni ĉiun sen escepto
Kiam la sanskrita diras tuttāre, kaj la tibeta diras tuttara, la ĉina diras unue dáluó kaj due dǔdálī, eble pro ritmaj kialoj. Ĝi ankaŭ povas esti mistraduko de tuttāre kiel tāre aŭ eĉ tārā. tuttāre povas signifi “Ho Tutara!” (la preciza signifo de la titolo estas disputata) aŭ povas esti reintepretiĝi kiel tu tāre, “Mi petas, ho Tara!” Ĝi venas de la mantro de Tara, oṃ tāre tuttāre ture svāhā. hōng ĉine, hūṃ sanskrite, estas la sem-silabo, kiu simbolas medito, scio, kaj la menso, kiu manifestas ilin.
(6) Saluton, Patrino, antaŭ kiu ,
, ĉiuj kolektiĝas;
mortintaj spiritoj, kadavro-levantaj monstroj, parfum-serĉantaj ĉielaj muzikistoj, kaj tiel plu,
ĉiuj amasoj de laŭdas kaj admiras vin.
Shì Fàn Huǒ Tiān ĉine, laŭvorte “Indra, Brahma, kaj Agni”, kiu estas traduko de śakrānalabrahma, “Ŝakra, Anala kaj Brahma”. Ŝakra, aŭ Indra, estas la reĝo de la dua ĉielo el la deziraj sferoj. Anala estas dravida titolo por Agni, la dio de fajro. Brahma estas la reĝo de la sensensaj sferoj.
fēngshén Zìzài ĉine; la marutoj estas dioj de vento, kaj la Sendependulo estas sanskrite estas Viśvêvara, la Sinjoro de la Universo, ankaŭ konita kiel Mahêśvara aŭ kiel Ŝiva.
bùduō qǐshī xúnxiāng ĉine, bhūta
yàochā ĉine, yakṣa sanskrite, “jakŝoj”.
(7) Saluton, Patrino, kiu per
rompas kaj detruas la preparaĵojn de aliuloj;
piedpremante kun etendita maldekstra kruro kaj fleksita dekstra kruro,
via supra harnodo flamegas brile kaj glore.
tèlà zhī fā ĉine, traḍitiphaṭ sanskrite, estas sem-silaboj forpelantaj. PAT estas frapa sono, dum TRAT estas kombinaĵo de TRAM, la sem-silabo de Tara, kaj PAT.
(8) Saluton, Patrino TURE ferocega,
maltima, kapable dispremi malamikojn kaj demonojn;
kun lotusa vizaĝo malridetanta,
vi dispremas kaj detruas ĉiujn malamikajn amasojn.
TURE: dōulī ĉine, ture sanskrite, signifas “ho Rapidulo!”(9) Saluton, Patrino de la signo ornamita per la Tri Juveloj,
fingroj ĉe ŝia koro en majesta gesto;
kun radoj de la direktoj entute ornamantaj,
via korpo flamegas kiel kolekto de lumoj.
la Tri Juveloj: sānbǎo ĉine, triratna sanskrite, alivorte la Budho (kleriĝinta instruisto), Darmo (vera instruo), kaj Samgo (monaĥa komunumo)(10) Saluton, Patrino potenca, virta, kaj ĝoja,
kun juvelaj amaso de lumaj ornamoj
supere ĝoje ridante “TUTARE”,
vi pacigas la mondajn demonojn, kaptante kaj subigante ilin.
TUTARE: dǔdálī ĉine, tuttāre sanskrite, rekte de la mantro de Tara, oṃ tāre tuttāre ture svāhā.