Jiùdù Fómǔ Èrshíyī Zhǒng Lǐzàn Jīng.
Esperantigita el la ĉina en 2025.
. Saluton, Nobla, Sankta .
ǎn ĉine, oṃ sanskite, estas enkonduka alvoka sem-silabo.
Dùmǔ ĉine, “Savpatrino” laŭlitere tradukita el la tibeta traduko de Tārā, Dölma, kiu signifas same kiel la ĉina traduko. La titolo longigas ŝian nomon kiel Jiùdù Fómǔ, “Savanta Patrino de la Budhoj”. Tara estas kompata diino, kiu estas budho al iuj kaj bodisatvo al aliaj, sed al ĉiuj ŝi asociiĝas kun Avalokiteŝvara, la bodisatvo de kompato, kaj venis de li laŭ iuj.
1. Saluton, Patrino savanta, rapida, brava,
kies okuloj estas kiel fulma brilo;
el la lotusa vizaĝo de la sinjoro de tri mondoj,
el mirinda floro vi majeste ekestis.
2. Saluton, Patrino kiel cent aŭtunaj brilaj lunoj,
kies universale, perfekte lumiganta, senmakula vizaĝo
estas kiel mil konstelacioj samptempe kolektitaj;
via eksterordinara kaj majesta brilo superas ilin.
3. Saluton, Patrino pupura kaj kiel polurita oro,
supere ornamita per lotusaj manoj;
praktikante viglan, diligantan laboron, kaj teneran, virtan trankvilecon,
via pacienco kaj medita koncentriĝo estas senlimaj.
4. Saluton, Patrino de la supra harnodo de la
la plej supere kapabla plenumi senlimaj praktikojn;
alveninte komplete al la alia bordo,
vi estas la plej amata de la filoj de la venkintaj budhoj.
Tathāgata, la “tiel-irinto”, t.e. la Budho.
5. Saluton, Patrino de la literoj de ,
kies sono amata plenigis la malplenan spacon en ĉiu direkton kaj en ĉiu loko;
piedpremante ĉie la sep mondojn,
vi tute kapablas altiri, elvoki kaj reteni ĉiun sen escepto
Kiam la sanskrita diras tuttāre, kaj la tibeta diras tuttara, la ĉina diras unue dáluó kaj due dǔdálī, eble pro ritmaj kialoj. Ĝi ankaŭ povas esti mistraduko de tuttāre kiel tāre aŭ eĉ tārā. tuttāre povas signifi “Ho Tutara!” (la preciza signifo de la titolo estas disputata) aŭ povas esti reintepretiĝi kiel tu tāre, “Mi petas, ho Tara!” Ĝi venas de la mantro de Tara, oṃ tāre tuttāre ture svāhā. hōng ĉine, hūṃ sanskrite, estas la sem-silabo, kiu simbolas medito, scio, kaj la menso, kiu manifestas ilin.
6. Saluton, Patrino, antaŭ kiu ,
, ĉiuj kolektiĝas;
mortintaj spiritoj, kadavro-levantaj monstroj, parfum-serĉantaj ĉielaj muzikistoj, kaj tiel plu,
ĉiuj amasoj de laŭdas kaj admiras vin.
Shì Fàn Huǒ Tiān ĉine, laŭvorte “Indra, Brahma, kaj Agni”, kiu estas traduko de śakrānalabrahma, “Ŝakra, Anala kaj Brahma”. Ŝakra, aŭ Indra, estas la reĝo de la dua ĉielo el la deziraj sferoj. Anala estas dravida titolo por Agni, la dio de fajro. Brahma estas la reĝo de la sensensaj sferoj.
fēngshén Zìzài ĉine; la marutoj estas dioj de vento, kaj la Sendependulo estas sanskrite estas Viśvêvara, la Sinjoro de la Universo, ankaŭ konita kiel Mahêśvara aŭ kiel Ŝiva.
bùduō qǐshī xúnxiāng ĉine, bhūta
yàochā ĉine, yakṣa sanskrite, “jakŝoj”.
7. Saluton, Patrino, kiu per
rompas kaj detruas la preparaĵojn de aliuloj;
piedpremante kun etendita maldekstra kruro kaj fleksita dekstra kruro,
via supra harnodo flamegas brile kaj glore.
tèlà zhī fā ĉine, traḍitiphaṭ sanskrite, estas sem-silaboj forpelantaj. PAT estas frapa sono, dum TRAT estas kombinaĵo de TRAM, la sem-silabo de Tara, kaj PAT.
8. Saluton, Patrino ferocega,
maltima, kapabla dispremi malamikojn kaj demonojn;
kun lotusa vizaĝo malridetanta,
vi dispremas kaj detruas ĉiujn malamikajn amasojn.
dōulī ĉine, ture sanskrite, signifas “ho Rapidulo!”
9. Saluton, Patrino de la signo ornamita per la ,
kun fingroj ĉe ŝia koro en majesta gesto;
kun radoj de la direktoj entute ornamantaj,
via korpo flamegas kiel kolekto de lumoj.
sānbǎo ĉine, triratna sanskrite, alivorte la Budho (kleriĝinta instruisto), Darmo (vera instruo), kaj Samgo (monaĥa komunumo).
10. Saluton, Patrino potenca, virta, kaj ĝoja,
kun juvelaj amaso de lumaj ornamoj;
supere ĝoje ridante ,
vi pacigas la mondajn demonojn, kaptante kaj subigante ilin.
dǔdálī ĉine, tuttāre sanskrite, rekte de la mantro de Tara, oṃ tāre tuttāre ture svāhā.
11. Saluton, Patrino, gardanto de ĉiuj landoj,
kiu ankaŭ kapablas elvoki ĉiuj amasoj da dioj;
skuante vian malridetanan vizaĝon kaj kaj la silabon HUM,
vi savas ĉiun de la tuta malprospero.
12. Saluton, Patrino, kies krono estas la lunfazoj,
en kies krono aperas supera, mirinda, majesta lumo;
aperas en via supra harnodo,
ĉiam elsendante amasojn de mirindaj juveloj de lumo
Amitābha, la budho de senmezuro lumo, kiu kreis “puran landon”, en kiu konscias lin povas reenkarniĝi por atingi nirvanon.
13. Saluton, Patrino, kiu, kiel la fajro ĉe la fino de epoko,
loĝas en flameganta supra harnodo;
sidante en la ĉiopenetranta, ĝoja pozo kun unu kruro fleksita,
vi kapablas dispremi kaj detrui la radoj de malicaj malamikoj.
14. Saluton, Patrino, kiu premas la tutan teron per ŝiaj manoj,
premante kaj subigante per ŝiaj piedoj;
manifestante malridetantan vizaĝon kaj dirante la sonon HUM,
vi kapablas detrui la sep danĝerojn, subigante kaj venkante ilin.
15. Saluton, Patrino trankvila, afabla, kaj virta,
en nirvano, la kvieta estingiĝo, la plej feliĉa sfero;
kun SVAHA kombinita kun la sem-silabo de vivo,
vi lerte kapablas forigi grandajn katastrofoj.
suōhē mìngzhǒng yǐ xiāngyìng ĉine, svāhā
16. Saluton, Patrino ĉiopenetranta kaj ĝojega,
distranĉanta la korpopartojn de ĉiuj malamikoj;
la deksilaba mantrofrazo mirinde ornamas;
la sono HUM de la luma mantro estas konstante brilanta kaj radiluma.
17. Saluton, Patrino TURE PADAGATE
paŝanta per ŝiaj piedoj en la gesto de la sem-silabo HUM;
la Montoj Meru, Mandara, kaj Kajlasa,
vi kapablas tremigi ĉi tiujn tri lokojn.
dōulī bādì zú niè estas la ĉina transskribo de la sanskrita Turepādâghāte, “ho Rapiduolo, kiu frapas per piedo”. Pādâghāte ŝajne estas mallongigita al bādì pro ritmaj kialoj.
Mílū Màntuó Jiélàsà ĉine, Meru
18. Saluton, Patrino de la dia oceano,
kiu portas en ŝia mano bildon de mita besto;
kantante dufoje kaj eldirante PAT,
vi kapablas estingi ĉiujn venonojn sen escepto.
surasara sanskrite signifas “dia akvo”, sed sàluó tiānhǎi ĉine signifas nur “la dia oceano de sara”.
dáluó ĉine, tāra sanskrite, kvankam ĝi estas traduko de tuttāre pli frue en strofo 5a.
19. Saluton, Patrino, de kiu la amaso de ĉiuj dioj,
la diaĵoj kaj anĝelaj muzikistoj dependas, kaj kiun ili amas;
potenca, virta, kaj ĝoja kiel fortika kiraso,
vi eliminas konfliktojn kaj inkubojn.
20. Saluton, Patrino vasta kaj kompleta kiel la suno kaj luno,
kies rigardo ankoraŭ superas la universala lumigo;
kantante dufoje HARA kaj TUTARE,
vi lerte forigas malicajn venenojn, febrojn kaj epidemiojn.
21. Saluton, Patrino, kiu posedas tri verojn
kaj plene posedas kaj virta trankvileco kaj mirinda potenco;
naturajn spiritoj, fantomojn kaj kadavro-levantajn monstrojn,
TURE plej supere forigas katastrofojn.
Bilda atribuo: https://www.himalayanart.org/